Forumo

TemojuTalk-kurso pri EsperantoOpinio pri la kurso uTalk

bajanisto
afiŝita je 2015-07-31 06:26:58

Dankegon al Katalin pro la kurso!

Mi elŝutis uTalk-aplikaĵon en mian poŝtelefonon (iPhone), kaj mi jam aĉetis la lastan parton de Esperanto-kurso. :-)

Ŝajnas, ke la aplikaĵo kaj Esperanto-kurso funkcias tre bone. La kurso estas tre utila por mi, ĉar nun mi povas uzi du fremdajn lingvojn paralele. — Mi do povas lerni eĉ 128 lingvojn per Esperanto.
_______
diĝdatigita: 2015-08-06

esocom
afiŝita je 2015-08-02 06:31:17

Kiel vi povas vidi en la anonceto en Maklerejo.de, Rob Ebenau mendis ĝin. Interese estas, ke ne Katalin mendis, sed li. Ĉu esperantistoj komencas konstrui reton inter si? Prave! Daŭrigu!

Katalin
afiŝita je 2015-08-02 07:50:26

Dankon pro via helpo. Rob mendis, ĉar li havis tempon, mi ĝis nun eĉ ne unu sekundon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.