Forumo

TemojRISKOFremda verbo

kristof
afiŝita je 2015-08-13 04:57:54

Mi ricevis la jenan demandon:
Kiu verbo estas fremda en jena grupo: dormi – flugi – halti – iri – kanti – urĝi?

Mi tute ne povas kompreni, kiu verbo estas fremda. Laŭ la mesaĝo, kiun mi ricevis, la ĝusta respondo estas "urĝi". Sed kial? Mi daŭre ne komprenas…

Katalin
afiŝita je 2015-08-13 07:20:51

Kara Kristof, teorie mi nun ferias, sed se vi urĝas min :-), mi povas en aparta mesaĝo klarigi al vi la respondon. Tamen el tiu frazo vi eble komprenos.

kristof
afiŝita je 2015-08-13 07:55:32

Mi tuj respondos private!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.