Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojVolontulo serĉata en Tuluzo (Francio)

kristof
afiŝita je 2015-08-17 06:43:33

La Esperanto-asocio de Tuluzo serĉas junulon pretan dediĉi ok monatojn al Esperanto-agado ekde Oktobro.

Tiu volontulado disvolviĝos en la kadro de franca oficiala programo («Civita Volontulado») malfermita al ĉiuj junuloj, kiuj aĝas inter 18 kaj 25 jarojn, kaj kiuj estas el unu el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (t.e Eŭ­rop-Unio + Islando, Norvegio kaj Liĥtenŝtejno).

Por pliaj informoj ni invitas vin konsulti tiun paĝon de nia retejo:
http://www.esperanto-midipyrenees.org/articles/dossier.php?val=371_agadu+por+esperanto+estu+civita+volontulo+por+nia+asocio

Vi povas helpi nin diskonigi tiun informon tra via konataro. Antaŭdankon!

Plej kore,
Christophe Chazarein

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.