Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojEŭropa Tago de Lingvoj 2015 - Kie?

raffadalbo
afiŝita je 2015-08-25 14:45:10

Sabate la 26an de septembro 2015 okazos la Eŭropa Tago de Lingvoj 2015.
Tre bona okazaĵo por paroli pri Esperanto!

Laŭ mi, estas preferinde sed ne devige aranĝi ion laŭ la oficialaj reguloj.
Oni povas ankaŭ krei etan lokan aranĝon.
Sed oni faru multajn aranĝojn, se eble!

Mi komencis krei etan aranĝon en mia urbeto, apud Romo
(Albano Laziale, Sala Vespignani, 26.09.2015 15:30-18:30)
kun simpla programo. Partoprenos espereble 20 aŭ 30 homoj.

Ĉu aliaj ŝatas sciigi ĉu io simila okazos en sia urbo?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.