Forumo

TemojListo de E-lernejoj kaj kursojKiom da tempo daŭras viaj kursoj? (enketo)

Kiom da tempo kutime daŭras viaj kursoj?

kristof
afiŝita je 2015-10-27 09:16:50

Saluton,
la kursejo registras multajn kaj precizajn detalojn pri la Esperanto-kursoj en la mondo sed mankas unu: pri la daŭro de unuopa leciono. Tiu informo estas grava por mi, ĉar ĝi utilos por nia projekto de nova lernolibro.
Mi instruas ĉiusemajne po 1h30. Kaj vi? (Bonvolu respondi nur rilate regulajn kursojn, ne staĝojn.)
Antaŭdankon pro via respondo!

isksanjo
afiŝita je 2015-10-29 01:52:44

Kara Katalin,

Mi provis aldoni novan kurson, tamen malsukcesis registri. Aperis du alarmoj; malplena skribo pri lernilo 1 kaj misskribaĵo de retpoŝtadreso. La kursogvidanto uzas propran, memfaritan materialon. Kie skribi, ĉu por aŭtoro aŭ por titolo? Retpoŝtadreso de la gvidanto estas kapao@ck.tnc.ne.jp do mi skribis kapao [ĉe] ck [punkto] tnc [punkto] ne [punkto] jp, sed "c+x+e" ne aŭtomate ŝanĝiĝis al "ĉe". Ĉu tio estas kaŭzo, ke oni ne akceptas ĝin? Tieko

Katalin
afiŝita je 2015-10-29 08:43:21

isksanjo skribis:
Kara Katalin,

Mi provis aldoni novan kurson, tamen malsukcesis registri. Aperis du alarmoj; malplena skribo pri lernilo 1 kaj misskribaĵo de retpoŝtadreso. La kursogvidanto uzas propran, memfaritan materialon. Kie skribi, ĉu por aŭtoro aŭ por titolo? Retpoŝtadreso de la gvidanto estas kapao@ck.tnc.ne.jp do mi skribis kapao [ĉe] ck [punkto] tnc [punkto] ne [punkto] jp, sed "c+x+e" ne aŭtomate ŝanĝiĝis al "ĉe". Ĉu tio estas kaŭzo, ke oni ne akceptas ĝin? Tieko
Kara Tieko, dankon pro la klopodoj. Ĉe la lerniloj gravas, ke en ambaŭ skatoloj estu teksto. Vi povas skribi ekzemple ĉe aŭtoro vian nomon kaj ĉe la alia: memfaritaj materialoj. Mi mendis jam programŝanĝon, ke estu rullisto kaj oni povu elekti kaj la verajn librojn kaj ion ankaŭ por tiu situacio ion. Pri la retadreso: jes, la programo konvertas ĉiujn kombinojn kun ikso al ĉapelitaj literoj. Bv. skribi post c spacon kaj poste x, kaj poste forigu la spacon. Tiel restos cx. Devus funkcii. Dankon pro viaj klopodoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.