Forumo
Temoj / Listo de E-lernejoj kaj kursoj / Kiom da tempo daŭras viaj kursoj? (enketo)
Kiom da tempo kutime daŭras viaj kursoj?
![]() |
kristof
Saluton,
la kursejo registras multajn kaj precizajn detalojn pri la Esperanto-kursoj en la mondo sed mankas unu: pri la daŭro de unuopa leciono. Tiu informo estas grava por mi, ĉar ĝi utilos por nia projekto de nova lernolibro. Mi instruas ĉiusemajne po 1h30. Kaj vi? (Bonvolu respondi nur rilate regulajn kursojn, ne staĝojn.) Antaŭdankon pro via respondo! |
![]() |
isksanjo
Kara Katalin,
Mi provis aldoni novan kurson, tamen malsukcesis registri. Aperis du alarmoj; malplena skribo pri lernilo 1 kaj misskribaĵo de retpoŝtadreso. La kursogvidanto uzas propran, memfaritan materialon. Kie skribi, ĉu por aŭtoro aŭ por titolo? Retpoŝtadreso de la gvidanto estas kapao@ck.tnc.ne.jp do mi skribis kapao [ĉe] ck [punkto] tnc [punkto] ne [punkto] jp, sed "c+x+e" ne aŭtomate ŝanĝiĝis al "ĉe". Ĉu tio estas kaŭzo, ke oni ne akceptas ĝin? Tieko |
![]() |
Katalin
Kara Tieko, dankon pro la klopodoj. Ĉe la lerniloj gravas, ke en ambaŭ skatoloj estu teksto. Vi povas skribi ekzemple ĉe aŭtoro vian nomon kaj ĉe la alia: memfaritaj materialoj. Mi mendis jam programŝanĝon, ke estu rullisto kaj oni povu elekti kaj la verajn librojn kaj ion ankaŭ por tiu situacio ion. Pri la retadreso: jes, la programo konvertas ĉiujn kombinojn kun ikso al ĉapelitaj literoj. Bv. skribi post c spacon kaj poste x, kaj poste forigu la spacon. Tiel restos cx. Devus funkcii. Dankon pro viaj klopodoj. |
![]() |
Erikolaverda
Saluton,
mi organizis kurson en la Ateneo Air Pur en Seraing de septembro 2024 al junio 2025. La kurso okazis ĉiu lunde inter la 15a30 kaj la 17a horo, krom kiam la lernejo estis fermita pro ferioj au strikoj. La lernantinoj estis 2 knabinoj 11 jaraĝaj kaj unu plenkreskulino instruistino en alia lernejo en Lieĝo. Mi uzis la metodojn : "Multlingva akcelilo"+"Ludu" + diversaj kantoj kaj mi ankau lernis uzi elektonikan tabulon anstatau tradician lignan verdan au nigran au paperon. Tio ne necese faciligan la instruadon... Ĉu mi rekomencos la kurson proksiman jaron ??? Ĉu infanoj interesiĝos... ni vidos. La malfacilaĵo estas evalui kion la infanoj komprenis kaj akiris, kaj kion ili ne akiris kaj devas esti denove klarigita. Eriko la verda. Alkroĉita dosiero: 14783_1748169001.ppt |