Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojBjalistoko serĉas volontulon!

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-03 16:57:08

Bjalistoka Esperanto-Societo serĉas junan eŭropanon, esperantiston, kiu ekde februaro (aŭ marto) pretus labori dum naŭ monatoj - instruante la lingvon aŭ helpante je preparo de kursoj, preparante diversajn okazaĵojn, informante pri Esperanto ktp. Se vi interesiĝas aŭ se vi konas iun, kiu tiel povos sin dediĉi - vidu detalojn ĉe nia retpaĝo!

Katalin
afiŝita je 2010-10-03 17:00:38

Iom bedaŭrinde ke mi ne plu estas juna. Jen mistrafita ŝanco por vere lerni la polan....

(Eksmembro) gradski
afiŝita je 2010-10-20 12:33:27

Bedaŭrinde ankaŭ ke nur estas eŭropaj junoj

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-24 21:43:33

ĉiukaze, volontulinon ni jam trovis - en marto venos Bjalistokon juna hungarino.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 21:47:07

Pro la aĝ-indiko vi ĉiuj jam divenis ke temas ne pri mi..... :-(
Nun mi demandu al mia filino, ĉu eble ŝi?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.