Forumo
Temoj / Panteono / Mi proponas Lee Miller por la panteono
Ruth3209
Lee Miller, el Usono, estas elstara instruisto de Esperanto, kaj certe meritas esti en la Panteono. Dum multaj jaroj, li gvidas kursojn ĉe NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro), trejnas aliajn instruistojn, kaj tre sindoneme helpas al centoj da lernantoj. Ekde la lanĉo de la Esperanto kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo, li ĉiutage helpas la lernantojn tie. Li respondas detale al demandoj en la Facebook-grupo (kiu enhavas 3000 membrojn) kaj multe helpas kiel unu el la administrantoj de la grupo. Li ankaŭ respondas al oftaj demandoj de la kurskreantoj pri gramatiko, lingva uzado, ktp. Koran dankon al vi, Liĉjo, por ĉio!!
|
emilia
Mi ankaux proponas al Lee Miller.
|
homaran
Partopreninte NASK-on entute tri kaj duono monatojn (do kvin fojojn), mi tiel admiras la, mi diru, sindona laboro de Liĉjo. Li jam inspiris min al pli bona tradukado; ni kunmanĝis diskutante. Mi diru, ke instruiste, Liĉjo estas la koro
de NASK,grava membro de E-USA, de Esperantujo. (homaran) Keneĉjo Goldbergo |
Katalin
Karaj, dankon pro la proponoj. Lee Miller estis invitita por 2016, sed ne sendis materialojn. Espereble por 2017 li eniros la Panteonon. Lusi estis invitita iam en la antaŭaj jaroj, sed ne reagis. Mi ripetos tion en 2017.
|