|
-
afiŝita je 2010-10-04 15:05:15
FRINGOJ 2011 okazos en la kastelo Grezijono, esperanto-kultudomo en Francio
Neforgeseblaj FRINGOJ !!!
Por kiuj ? Gelernantoj de esperanto 8 / 17 jaraĝaj kaj iliaj instruist/antoj + junaj volontuloj. Por kion fari ? Aktori, kanti, danci, ĵongli, malkovri, magiumi, desegni, muzikumi, ludi, verki, pentri, konatiĝi, kunlabori, ridegi, lerni, inventi, paroli, aŭdaci, spektaklumi,… kaj certe progresi ! Sed ankaŭ ? Instrui, prezenti, imagi, gustumi, improvizi, elkutimiĝi, interŝanĝi, provi, sukcesi, aŭdaci,… kaj evidente, spertiĝi ! Kiom da tempo kaj kiam ? Dum unu semajno, ĉiujare ĉirkaŭ pasko. -> 2011 : 16a / 23a de aprilo Resume ? Vojaĝo ? Tre agrabla ! Akcepto ? Tipe Grezijona ! Etoso ? Internacia kaj amikeca ! NIA ekspozicio ? Admirinda ! NIA spektaklo ? Antaŭ-publika do disvastiga, arta kaj kreiva !
NEPRE PARTOPRENU !
Je via dispono por pliaj informoj,
Elizabet Barbay eliz.barbay @ wanadoo.fr (forigi la spacojn)
--------------------------------------------
Noto : FRINGOJ = Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ. Fringo estas birdo kiu nestas en altaj arboj kaj bele kantas. En la franca, ni havas tiun esprimon : "gaja kiel fringo".
---------------------------------------------
Alkroĉita dosiero: 6471_1286204715.pdf |