Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojFRINGOJ en Grezijono - 16a / 23a aprilo 2011

Ĉu vi partoprenus kun grupeto da lernantoj ?

-
afiŝita je 2010-10-04 15:05:15

FRINGOJ 2011 okazos en la kastelo Grezijono, esperanto-kultudomo en Francio

Neforgeseblaj FRINGOJ !!!

Por kiuj ?
Gelernantoj de esperanto 8 / 17 jaraĝaj kaj iliaj instruist/antoj + junaj volontuloj.
Por kion fari ?
Aktori, kanti, danci, ĵongli, malkovri, magiumi, desegni, muzikumi, ludi, verki, pentri, konatiĝi, kunlabori, ridegi, lerni, inventi, paroli, aŭdaci, spektaklumi,… kaj certe progresi !
Sed ankaŭ ?
Instrui, prezenti, imagi, gustumi, improvizi, elkutimiĝi, interŝanĝi, provi, sukcesi, aŭdaci,… kaj evidente, spertiĝi !
Kiom da tempo kaj kiam ?
Dum unu semajno, ĉiujare ĉirkaŭ pasko. -> 2011 : 16a / 23a de aprilo
Resume ?
Vojaĝo ? Tre agrabla ! Akcepto ? Tipe Grezijona ! Etoso ? Internacia kaj amikeca ! NIA ekspozicio ? Admirinda ! NIA spektaklo ? Antaŭ-publika do disvastiga, arta kaj kreiva !

NEPRE PARTOPRENU !

Je via dispono por pliaj informoj,

Elizabet Barbay
eliz.barbay @ wanadoo.fr (forigi la spacojn)

--------------------------------------------

Noto : FRINGOJ = Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ.
Fringo estas birdo kiu nestas en altaj arboj kaj bele kantas. En la franca, ni havas tiun esprimon : "gaja kiel fringo".

---------------------------------------------

 PDF Alkroĉita dosiero: 6471_1286204715.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.