|  | 
					-
                    afiŝita je 2010-10-04 15:05:15
 
                    FRINGOJ 2011 okazos en la kastelo Grezijono, esperanto-kultudomo en Francio
 Neforgeseblaj FRINGOJ !!!
 
 Por kiuj ?
 Gelernantoj de esperanto 8 / 17 jaraĝaj kaj iliaj instruist/antoj + junaj volontuloj.
 Por kion fari ?
 Aktori, kanti, danci, ĵongli, malkovri, magiumi, desegni, muzikumi, ludi, verki, pentri, konatiĝi, kunlabori, ridegi, lerni, inventi, paroli, aŭdaci, spektaklumi,… kaj certe progresi !
 Sed ankaŭ ?
 Instrui, prezenti, imagi, gustumi, improvizi, elkutimiĝi, interŝanĝi, provi, sukcesi, aŭdaci,… kaj evidente, spertiĝi !
 Kiom da tempo kaj kiam ?
 Dum unu semajno, ĉiujare ĉirkaŭ pasko. -> 2011 : 16a / 23a de aprilo
 Resume ?
 Vojaĝo ? Tre agrabla ! Akcepto ? Tipe Grezijona ! Etoso ? Internacia kaj amikeca ! NIA ekspozicio ? Admirinda ! NIA spektaklo ? Antaŭ-publika do disvastiga, arta kaj kreiva !
 
 NEPRE PARTOPRENU !
 
 Je via dispono por pliaj informoj,
 
 Elizabet Barbay
 eliz.barbay @ wanadoo.fr (forigi la spacojn)
 
 --------------------------------------------
 
 Noto : FRINGOJ = Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ.
 Fringo estas birdo kiu nestas en altaj arboj kaj bele kantas. En la franca, ni havas tiun esprimon : "gaja kiel fringo".
 
 ---------------------------------------------
   Alkroĉita dosiero: 6471_1286204715.pdf |