Forumo

TemojRISKORISKO-ludo prezentita antaŭ publiko

biciklanto
afiŝita je 2016-02-02 20:11:40

Kara Katalin,
mi havis okazon prezenti la RISKO-kvizon por pli granda publiko dum la Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, la 30-an de decembro 2015.
Pro tio ke Klaas Dijkstra jam partoprenis la kvizon en la Antverpena grupo La Verda Stelo, mi petis lin esti mia asistanto por kalkuli la poentojn de la tri partoprenintaj teamoj.
Post enkonduko pri la kvizo kaj pri ĝia ekzisto en la retejo de Edukado.net mi prezentis la demandojn al la teamoj.
Ĉiuj teamoj volonte prenis riskojn por provi solvi la trian demandon de la serio kaj eventuale perdis poentojn.
Entute estis sep serioj da demandoj pri temoj kulturo/movado/lingvo, do kvazaŭ tuta ludosemajno.
Finfine la oranĝa teamo venkis kaj la blua kaj flava teamoj akiris same multe da poentoj kaj rajtis dividi kune la duan kaj trian premiojn.
La publiko estis multnombra ĉar ni rajtis uzi parton de la granda manĝosalono dum horo antaŭ la vespermanĝo.
Mi esperas ke mi donis instigon al iuj geamikoj por komenci ludi RISKO-n en la retejo.
Amike,
Eddy Van den Bosch (biciklanto)

PS. kelkaj fotoj pri tiu ĉi prezento estas videblaj en : Biblioteko / Fotoalbumoj / RISKO ĉeeste

Katalin
afiŝita je 2016-02-02 20:16:13

Koran dankon, Eddy pro la programo kaj pro la raporto. Mi ĝojas, ke vi ne nur ĝuas la ludon sed portos ĝuon kaj klerigon ankaŭ al aliaj.
Ĉion bonan, amike, Katalin

biciklanto
afiŝita je 2017-01-15 17:07:00

Kara Katalin,
pro tio ke mi partoprenis en la Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken kie estas multe da eblecoj por persona kontribuo, mi proponis denove prezenton de la Risko-kvizo.
La reago estis pozitiva kaj la kvizo okazis en la 2-a de januaro 2017 kun ĉeesto de ĉirkaŭ 50 personoj.
La demandoj estis kunmetitaj surbaze de elekto da demandoj el la reta ludo de Edukado.net dum la jaro 2016.
Mia asistanto denove estis Klaas Dijkstra kiu sprite, sed akurate nombris la poentojn de la tri teamoj.
La ludantoj tre bone kapablis trovi ĝustajn respondojn kaj ofte duobligis la poentojn pere de la riskodemandoj. Nur je la fino, pro strategia konsidero, la flava teamo rezignis pri risko kaj prave, ĉar ili konservis du poentojn, dum la oranĝa teamo perdis poenton. Tiel la rezulto estis determinita per la lasta riskodemando de la kvizo kaj la flava teamo venkis. Je la fino, la blua, oranĝa kaj flava teamoj ricevis etan donacon pro ilia kuraĝa partopreno.
Aldone mi sendos fotojn pri la prezento en la 2-a de januaro 2017 en Saarbrücken.
Kun amikaj salutoj,
Eddy Van den Bosch

 JPG Alkroĉita dosiero: 9444_1484500020.jpg

Katalin
afiŝita je 2017-01-15 23:18:43

Dankegon Eddy kaj pro la okazigo de la ludo, kaj pro la raporto kun belaj fotoj.
Mi esperas, ke el via publiko ni havos novajn ludantojn.
La fotojn mi aldonis al la FOTO-albumo. http://edukado.net/biblioteko/fotoj?al=43

homaran
afiŝita je 2017-01-16 08:56:33

biciklanto Eddy !

Vin salutas homaran Keneĉjo :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.