Forumo

TemojPanteonoElena Ŝevĉenko al la Panteono

Ĉu vi samopinias (bv. klarigi vian elekton)?

Prova
afiŝita je 2016-05-23 18:40:23

Mi proponas aldoni nomon de mia patrino Elena Ŝevĉenko al la Panteono ĉe edukado.net.
Mi opinias, ke ŝi meritas, ĉar:
1. Ŝi dediĉis al Esperanto la tutan vivon.
2. Ŝi gvidis ĉeestajn kursojn kun dekoj (eble centoj, mi esploros) da lernantoj. Pluraj kursfinintoj estis kaj eĉ nun restas aktivuloj de rusia kaj eksSovetunia E-movado.
3. Ŝi okazigis la plej amasajn korespondajn kursojn de Esperanto en eksSovetunio (miloj da lernantoj). Neniam plu okazis io simila.
4. Ŝi estis redaktoro/aŭtoro/kompilinto de pluraj lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj de Esperanto.

Katalin
afiŝita je 2016-05-23 19:33:17

Kara Dima, mi dankas vin pro la propono kaj helpo enpanteonigi vian patrino, kiu tutcerte meritas esti inter la memorendaj personoj. Mi tuj plenumis vian proponon kaj pardonpetas, ke mi ne mem pensis pri tio pli frue.
http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=202

Prova
afiŝita je 2016-05-23 19:48:32

Kara Katalin,
dankegon!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.