Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojRenkontoj en N.Tagil

Larisa
afiŝita je 2010-10-06 09:42:29

Internaciaj E-tagoj en la urbo N.Tagil estas organizataj de la loka Esperanta klubo.
La urbo N.Tagil estas la dua granda urbo en Sverdlovska regiono (Meza Uralo) kun la ĉefa urbo Jekaterinburgo. En ĝi loĝas proksimume 350 000 homoj. La urbo situas proksime de la limo inter Eŭropo kaj Azio.
La renkontoj okazis en aŭgusto en la jaroj 2009 kaj-2010 kaj estis dedichitaj al la tagaj festoj de nia urbo.
La unuan sabaton de la monato kutime okazas promenado sur la Lisja (Vulpa) monto kiu havas malnovan gardoturon kaj de kiu oni povas vidi la tutan urbon kun bela lago en la centro, teatro, preĝejoj kaj verda parko kun fontanoj kaj karuseloj. Sur la monto homoj aranĝas la feston kun ludoj, kantoj, dancoj,ekspozicioj, foiro. Ankaŭ estis koncerto de esperantistoj el Kongo, kiu vizitis nian urbon en 2009. En 2010 al ni venis esperantistoj el Uljanovska regiono(Rusio). Dum la renkontoj ni aranghis ankau amuzajn lecionojn por komencantoj kaj progresantoj. Ni planas organizi similajn renkontojn ankau sekvontan jaron kaj invitas esperantistojn viziti nian belan urbon. La informon kun fotoj pri nia klubo vi povas rigardi en www.k9698.narod.ru

Katalin
afiŝita je 2010-10-06 09:45:21

Gratulojn pro la bonega laboro por Esperanto!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.