Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojBeletra konkurso - Litera Turo 2011

mat956
afiŝita je 2010-10-07 19:29:33

Saluton al verkistoj!
La franca klubo Esperanto Vannes invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en nova beletra konkurso: Litera Turo 2011. Ĉi-jare estas proponitaj tri branĉoj:
1. Originala prozo
2. Originala poezio
3. Traduko el la franca lingvo
Limdato por sendi verkojn: la 15-a de Decembro 2010.
Anonco de la gajnintoj: la 23-an de januaro 2011, okaze de la Zamenhof-a tago de la klubo Esperanto Vannes.
Bv legi la informojn kaj regulojn de la pdf-dosiero.
Por peti pliajn informoj: litera-turo@live.fr

 PDF Alkroĉita dosiero: 9266_1286479773.pdf

Katalin
afiŝita je 2010-10-21 15:35:54

Mi provas instigi mian edzon eklabori .... :-)

Katalin
afiŝita je 2010-12-16 10:14:16

Mi ĝojas, ke la konkurson partoprenas multaj homoj. Bonvolu reveni ĉi tien kaj raporti al ni pri la rezultoj.

mat956
afiŝita je 2011-01-22 11:27:46

La premi-ceremonio okazos morgaŭ je 2-a horo PTM.
La ĵurio konsistas el Xavier Godivier, Françoise Delamare kaj mi.

En ĉiu branĉo, nome de la klubo Esperanto Vannes, ni premios unu gajninton - kiu ricevos trofeon, aĉetkuponon (haveblan ĉe SAT-Amikaro) kaj libron (donicitan de SAT-Amikaro) - kaj unu vic-gajninton - kiu rivecos kuraĝigan premion (Esperantan KD-on).

Cetere, ni jam povas anonci, ke Litera Turo 2012 okazos. La konkurso verŝajne komencos ekde Aŭgusto 2011 kaj konsistos el la samaj 3 branĉoj.

mat956
afiŝita je 2011-01-25 14:00:47

La rezultoj de la konkurso troviĝas tie ĉi.

Litera Turo 2011 adiaŭas vin kaj Litera Turo 2012 baldaŭ salutos vin!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.