Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojPartoprenu en enketo pri la propedeŭtika valoro

Kirilo81
afiŝita je 2017-02-28 09:03:40

Saluton!

Jen alvoko partopreni en simpla enketo pri spertoj rilate la efikon de la kono de Esperanto al la lernado de aliaj lingvoj.

Estas multaj studoj pri la t.n. propedeŭtika valoro/efiko de Esperanto, t.e., laŭ ili la kono de Esperanto helpas poste lerni aliajn fremdajn lingvojn.
Per ĉi tiu simpla kaj mallonga enketo ni volas demandi vin pri viaj spertoj rilate tiun temon. Bonvolu partopreni ĝin en la okazo, ke vi lernis iujn lingvojn post Esperanto kaj ke vi sufiĉe bone lernis Esperanton (tiel ke vi povu kompreni ĉi tiun tekston senprobleme).
Ni, tio estas teamo konsistanta el Sabine Fiedler kaj Cyril Brosch (universitato de Lepsiko), el la projekto "Movebleco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo", kiu esploras multlingvecon en Eŭropo kaj provas trovi justajn solvojn por tiurilataj problemoj.

Ĉiuj informoj estos traktataj konfidence.

Jen ligilo al la enketo: https://umfrage.uni-leipzig.de/287387?lang=en

Bv. diskonigi al viaj konatoj, precipe en Fejsbuko kaj Reddit, en kiuj mi ne anas.

Antaŭdankon,
Kirilo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.