Forumo

TemojKursoplanojMi petas konsilon pri postuloj por A1, A2, B1

eiriarte
afiŝita je 2017-07-11 20:12:15

Mi skribis unupaĝan dokumenteton por sugesti eblajn lingvopostulojn por la niveloj A1, A2, B1. Jen ĝi:

http://bit.ly/sevilakurso
Kion vi opinias pri ĝi? Ĉu vi ŝanĝus ion? Ĉu vi konas alian similan verketon pri tiuj tri niveloj?
Pliaj detaloj: En Sevilo, Hispanujo, oni organizas universitatan kurson pri Esperanto por la venonta lernojaro. Mi kunlaboras ĉefe por krei ekzercojn kaj ekzamenetojn por la diversaj ŝtupoj, ktp. Por tio mi ŝatus scii, kiuj povus esti la plej taŭgaj postuloj por ĉiu nivelo.
Ĉia opinio aŭ konsilo estos tre bonvena.
Antaŭdanke,
Eduardo.

Kirilo81
afiŝita je 2017-07-12 12:40:16

Ĉu vi konas lingvokonajn postulojn troveblajn ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/priskribo (ĉe "Elŝuteblaj temaroj kaj tabeloj pri la lingvokonaj postuloj por";)?

eiriarte
afiŝita je 2017-07-13 07:32:26

Koran dankon, Kirilo. :)

Jes, mi konas ilin. Ili multe helpis min, sed mi trovis nenion specife por la niveloj A1 kaj A2, do mi devis mem elpensi ties lingvokonajn postulojn. Ĉefe pri tio mi petis konsilon. Eble iuj el vi iam bezonis tion similan fari.

GKJ
afiŝita je 2017-07-25 07:55:09

Ĉu vi konas tiun dokumenton (ankaŭ de Edukado)?

Vi povus provizi vortprovizon postuloj por ĉiu nivelo:
A1 500 vortoj
A2 1000 vortoj
B1 2000 vortoj

Bazita sur http://www.universeofmemory.com/how-many-words-you-should-know/

Amike, Gregorio

 PDF Alkroĉita dosiero: 14116_1500969309.pdf

eiriarte
afiŝita je 2017-07-26 11:33:25

Koran dankon, Gregorio, pro la ligiloj: ili estas tre interesaj kaj utilaj.

Efektive, mi iomete baziĝis ankaŭ sur tiu dokumento (fakte, sur hispanlingva versio, kiun mi trovis en Vikipedio).

Pri la vortostoko, mi ĝuste nun laboras pri tio. Jes, devas esti minimuma vortprovizo (eble ĉirkaŭ 500 morfemoj por baza kurso), kaj mi supozas, ke la studanto devas ankaŭ mem trovi aldonajn vortojn interesajn por ŝi/li (ĉar la KER-niveloj postulas, ke la lernanto devas lerni paroli pri aferoj rilataj al ŝi/li, ŝiaj/liaj laboroj, medioj, ktp.)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.