Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojProfesiaspekta televidĵurnala formato

Arbofeo
afiŝita je 2010-10-09 08:03:24

Bonan matenon,
ĵus estis ĉeretigita novformata ĉina televidĵurnalo en esperanto. Ĝi estas tre profesiaspekta. Eble uzinda en kurso por laborigi la aŭdkomprenan kapablon.
Jen la retadreso:

http://www.youtube.com/watch?v=I5uFAM15SDA

Bonan tagceteron.

Katalin
afiŝita je 2010-10-09 08:13:31

Koran dankon por la interesa informo.
Tre bone ideo de la ĉinaj samideanoj. Mi iom bedaŭras, ke la junulino ankoraŭ ne tre spertas en legado kaj elparolado. Eble pli gravis la juneco kaj aspekto ol la lingvo. Sed ni vidu, ŝi certe spertiĝos.
Mi provis trovi la veran retejon, kie la elsendo estos retrovebla, eĉ konsulteblaj ĉiuj elsendoj.
La subfilma ligo ne funkcias. Se iu trovas tion, bv. aldoni por ke mi povu indiki tion en la sekcio Biblioteko - Retligiloj: Radio kaj telvidelsendoj. Ĉu eble la retejo de El Popola Ĉinio? http://www.espero.com.cn/

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-09 15:06:27

Tre bona, mallongforma novaĵservo pri Ĉinujo. Ŝajnas nur, ke la prezentistino timas aŭ ne spertas prezentadon antaŭ kamerao en Esperanto.

mat956
afiŝita je 2010-10-11 15:57:51

BONEGA!
Kvankam ne sperta, ŝi bone elparolas. Mi atendas senpacience la semajnfinon!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.