Forumo

TemojPri edukado.netKiujn ni metu en la Panteonon?

Katalin
afiŝita je 2010-10-09 09:45:47

Eble vi jam vizitis nian novan sekcion, la Panteonon.
Ĉi tie ni deziras starigi memoron al niaj elstaraj Esperanto-instruistoj, kiuj naci- kaj internaciskale multe kontribuis al la disvatigo kaj instruado de nia lingvo. Por ke neniu manku, kiu meritas esti tie, ni petas vian helpon.
Bonvolu proponi por la prezento personojn, indiku nomojn, donu kelklinian argumenton kaj se eblas alŝutu iom da materialo, eventuale fotojn por ke ni povu kompili la prezenton.

Ni ŝatus honori per prezento en la Panteono ankaŭ daŭre vivantajn Esperanto-instruistojn, kaj aron de ili ni publikigos en festa maniero la 15an de decembro, dum la Zamenhofa-tago.
Kiujn vi opinias la plej aktivaj, bonaj, vivantaj esperantistoj? Ankaŭ pri tio bonvenas viaj sugestoj ĉi-sube?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.