Forumo

TemojRISKOKiu ne ricevas avertmesaĝojn?

Katalin
afiŝita je 2017-12-05 15:32:41

De kelkaj ludantoj ni ricevis la averton pri tio, ke ili ne ricevas la avertmesaĝojn pri la atentigo pri la ludo aŭ / kaj la mesaĝon kun la ĝustaj respondoj.
Ĉar ni kontrolis kaj pluraj aliaj jes ja daŭre ricevas ĉion, necesas enketi pri la vasteco de la problemo por trovi la kialon.
Do, unue bonvolu kontroli ĉu vi mendis tiujn mesaĝojn kaj ĉu la mendoj daŭre estas validaj. Vi povas vidi tion ĉi tie: http://edukado.net/ludoj/risko?m=agordoj
Se malgraŭ la valida mendo vi ne ricevas la mesaĝojn bonvolu raporti ĉi-sube kaj indiki ankaŭ tion en kiu retumilo vi uzas la servojn (ekzemple Chrome aŭ Safari ktp) kaj kiun mesaĝilon vi uzas.
Ni petas ankaŭ tiujn raporti, kiuj bone ricevas ĉion.
La programisto, ekhavinte la raportojn, meze de decembro denove kontrolos la programparton. Danke al ĉiuj, Katalin

homaran
afiŝita je 2017-12-05 16:16:51

Pri RISKO, ĉio en ordo ! ---homaran (Keneĉjo Goldbergo)

Dana
afiŝita je 2017-12-05 16:34:59

Mi bone ricevas la mesaĝojn, sed mi decidis ne plu ludi.

noelzivo
afiŝita je 2017-12-05 16:47:11

Mi bonorde ricevadas komentojn kaj ĝustajn respondojn; sed ne ĉiam videblas "aldona materialo", pri kiu oni mencias en la postkomentoj.

Katalin
afiŝita je 2017-12-05 17:11:39

noelzivo skribis:
Mi bonorde ricevadas komentojn kaj ĝustajn respondojn; sed ne ĉiam videblas "aldona materialo", pri kiu oni mencias en la postkomentoj.
Dankon pro via helpo. Jes, oftege mankas aldonaj aferoj, ĉar mankas tempo serĉi kaj aldoni ilin. Komence tiu eblo ne ekzistis kaj nun estus malfacile reiri al 1500 demandoj. Tamen, de tempo al tempo mi faras.

Terpomo11
afiŝita je 2017-12-05 18:03:26

La mesaĝojn mi enorde ricevadas.

nicolee
afiŝita je 2017-12-05 21:03:04

Mi bone ricevas la ĉiutagajn mesaĝojn, kvankam dum iom da tempo ili alvenis tre malfrue, ekzemple fine de la posttagmezo anstataŭ je la 11a horo matene.

Tamen mi ne ricevis dum pluraj monatoj la monatajn mesaĝojn kun la monataj rezultoj.

rughulo
afiŝita je 2017-12-05 21:45:07

Ĉio en ordo ! el svislando!

Giove
afiŝita je 2017-12-05 22:31:16

Mi bonorde ricevas la mesaĝojn

Koninda
afiŝita je 2017-12-06 01:12:58

Mi ricevas la tagan memorigon preskaŭ ĉiutage. La indikoj pri mia sukceso/malsukceso ankaŭ, sed eble kun iuj pliaj misoj. Mi ne ludis dum jaro, kaj rekomencis antaŭ iom pli ol monato. Laŭ mia scio, mi ne ricevis la mesaĝon pri la monataj rezultoj por novembro.

Mi uzas la krozilon Safari 11.0.1 per Makintoŝo, OS 10.12.6.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.