Forumo

TemojKomuna Legado okaze de la Tago de la Libro.Legenda teksto por 2017

Katalin
afiŝita je 2017-12-07 19:28:05

En 2016 ILEI lanĉis kampanjon, kadre de kiu oni legu samtage la saman verkon tutmonde. Vidu la koncernan novaĵon.
Por la 15a de decembro 2017 la elektita teksto estas Esperanto kaj demokratio, verkita de japana pacifistino, Vera Majo.
La tekston vi povas elŝuti ĉi tie.
Sube ni volonte legas viajn komentojn, opiniojn ĉu pri la teksto, ĉu pri la agado.

LPatasdIlliers
afiŝita je 2017-12-08 10:07:36

Saluton,
Bonega ideo.
Mi vidas ke edukado.net publikigas la tekston en sian retejon. Kio pro kopirajtoj ? Ĉu vi bezonis permeson ? De kiu ? Ĉu ankaŭ mi rajtus publikigi ĝin en alian retejon ?
Amike,
Laure Patas d'Illiers

Katalin
afiŝita je 2017-12-08 10:19:49

LPatasdIlliers skribis:
Saluton,
Bonega ideo.
Mi vidas ke edukado.net publikigas la tekston en sian retejon. Kio pro kopirajtoj ? Ĉu vi bezonis permeson ? De kiu ? Ĉu ankaŭ mi rajtus publikigi ĝin en alian retejon ?
Amike,
Laure Patas d'Illiers
Mi prenis la tekston el Facebook, kaj mi opinias ke unu paĝo ne povus esti problemo, precipe kiam temas pri tiom malnova verko. Sed sincere dirite mi ne kontrolis la rajjtojn.

LPatasdIlliers
afiŝita je 2017-12-08 14:18:08

Dankon Katalin
Laure

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.