Forumo

TemojVendas - aĉetas - donacas - serĉasMaigret en Esperanto

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-10 15:28:06

Mi ŝatus kompletigi mian kolekton de Esperantaj tradukoj de la Maigret-romanoj.
Mankas al mi 'La Flava Hundo' kaj 'Maigret Hezitas', kiuj ŝajne ne plu estas mendeblaj ĉe UEA aŭ EAB. Se iu havas kaj ne plu bezonas, bv. indiki prezon deziratan.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-16 14:32:28

Mi nun akiris ekzempleron de 'Maigret Hezitas'. Do nur restas 'La Flava Hundo' por kompletigi mian kolekton. Ĉu iu havas kaj pretus vendi?

Katalin
afiŝita je 2010-11-16 14:36:53

Ĉu vi jam provis mendi ĝin ĉe la eldonejo: Aleksander Korjxenkov: Sezonoj(ĉe)gazinter.net?

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-17 10:43:44

Dankon Katalin. Mi havis en mia kapo la ideon ke la libro estas plene elĉerpita ĉe la eldonejo. Sed reage al via sugesto mi sendis mesaĝon al ili - eble ili scius ĉe kiu aŭ kie restas stoko.

Mike59
afiŝita je 2010-11-17 21:58:31

Jen ligilo por aĉeti la romanon "La Flava Hundo" de Georges Simenon, en la retbutiko de FEL (Flandra Esperanto-Ligo):
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi
Plej amikan saluton !

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-18 12:43:28

Multan dankon al ĉiuj - mi kredas ke mi nun sukcese mendis (de UEA). Mi ne scias kiel mi ekhavis la ideon ke la libro estas ne plu mendebla. Cetere, traserĉante mian dosierojn mi trovis ke mi eĉ havas krediton ankoraŭ en mia Uea-a konto, Ĝojo!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.