Forumo

TemojEkzamenojPri la KER ekzameno en Brazilo

esperanton
afiŝita je 2010-10-13 11:47:32

Saluton karaj Ivan kaj Leysester.
Mi kiel socia direktoro de Asocio de Edukado kaj Kulturo L.L.Zamenhof el Pouso Alegre - MG - Brazilo, dankas por la altkvalita ekzameno de KER. Tio feliĉigis nin, ĉar oni scias ke estas la unua fojo en Brazilo kiu okazas ĉi tiu gravega ekzameno sen la eŭropaj observantoj.
Mi kaj niaj klubanoj gratulas vian belan laboron.
Amike vin salutas:
Fábio Silva .´. (Pietro von Herts Júnior)
Socia Direktoro Asocio Zamenhof
Pouso Alegre - MG - Brazilo

Katalin
afiŝita je 2010-10-13 12:06:01

Ankaŭ mi aliĝas al la gratuloj kaj dankoj de Fábio. Mi ĝojis, ke eblis organizi sesion kun distanca reĝisoradoo kaj tio eblis nur ĉar mi havis tiom fidindajn, entuziasmajn kaj seriozajn kunlaborantojn kiel Ivan Colling kaj Leysester Miró. La granda interesiĝo pri la ekzamenoj, la 33 partoprenintoj en si mem kontribuis al la sukceso, kaj kompreneble malfaciligis la organizadon. Sed la teamo brile venkis la obstaklojn kaj per tio malfermi vojon al pliaj sesioj. Espereble sekvontsomere, dum la TAKE-aranĝo eblos okazigi ankau parolajn sesiojn kaj pliajn kompleksajn.
Ĉiuokaze Brazilo ĝis nun staris je la 4a loko en la monda statistiko kajn nun saltis al la unua loko.
GRATULOJN!!!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.