Forumo

TemojKunpaŝado ĉirkaŭ la mondoKomentoj kaj demandoj pri la projekto

Katalin
afiŝita je 2019-06-29 11:51:10

Ĉu vi ŝatus scii pri io iom pli?
Demandu, sed konsciu, ke eble ni ne tuj havos respondon, sed viaj demandoj igas nin plupensi kaj perfektigi niajn planojn?

gobois64
afiŝita je 2019-07-01 16:47:40

Saluton Katalin,
estos bela programo !
vi skribis " La efektiviĝo de tiuj supraj celoj okazos kadre de Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo, en formo de virtuala karavano, kiu progresas antaŭen pere de la kilometroj, kiujn ni marŝante, kurante aŭ naĝante faros en la reala vivo." Kial ne biciklante ?

Katalin
afiŝita je 2019-07-09 20:01:31

gobois64 skribis:
Saluton Katalin,
estos bela programo !
vi skribis " La efektiviĝo de tiuj supraj celoj okazos kadre de Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo, en formo de virtuala karavano, kiu progresas antaŭen pere de la kilometroj, kiujn ni marŝante, kurante aŭ naĝante faros en la reala vivo." Kial ne biciklante ?
Ni multe cerbumis, kaj opinias ke per biciklo la sumo de la faritaj kilometroj kreskus tro rapide. Se la projekto bone funkcias ni povos lanĉi nur biciklan aŭ rapidsportan version. Kompreneble ne ĉio estas decidita, eblos, ke niaj planoj modifiĝos.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.