Forumo
Temoj / Pri ĉio cetera / La Universala Blogo
![]() |
(Eksmembro) PauloCesarPires
Foje ĉu vi emas skribeti en Esperanto?
Jen nova ejo: www.esperanto.blog |
![]() |
Tjeri
"La skribaĵoj afiŝitaj malaperos post jaro."
Tio ŝajnas al mi tute interesnuliga. Bedaŭrinde... |
![]() |
votuporangano
Klarigo: UB estas projekteto por skribekzercado. Elpensita de mi la retejo UB - La Universala Blogo (www.esperanto.blog) tute ne celas aperigi legindaĵojn, sed servi al tiuj komencintoj kiuj volas tie sin ekzerci en skribado, kaj instigi tiujn spertulojn kiuj volas gramatike reagi al la afiŝitaj skribaĵoj fare de la komencintoj (ĉiu afiŝo malaperos post monato). Jam estis sufiĉe da aliĝpetoj por skribi sur UB, tamen malmultaj efektiviĝis, eble pro mallerteco de la petintoj je regado de la mastruma servo de la retejo (Wordpress). Mi mem estas komencinto, kiu tage afiŝas sur UB provante naskigi tiun projekteton, kiu celas la komencintojn. Malgraŭ tio, ke ĉe la skribaĵoj oni atendas gramatikajn komentojn, mi rimarkas tie oftajn alispecajn reagojn. Por komenti tie, aliĝo ne estas postulata al la komentonto.
|
![]() |
votuporangano
UB nun paŭzas.
Dume mi afiŝadas skribaĵetojn sur mia persona retejo: www.votuporangano.com |