Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojParol-arto

leandro_abrahao
afiŝita je 2020-06-16 02:50:46

Saluton! :)
Jen ĵusbakita Telegrama grupo pri tio, kiel prezeti pli efike, pri parol-arto, prelego, estu kiu ajn la maniero, kiel vi nomas ĝin. #SimpleVenu

leandro_abrahao
afiŝita je 2020-06-16 02:52:04

Ĉu vi prelegas? Kiu estas via plej granda malfacilaĵo?

leandro_abrahao
afiŝita je 2020-06-22 04:45:55

Kial la nomo de la telegrama grupo pri parol-arto estas ĝuste Lasu min prezenti plu?

La nomo Lasu min prezenti plu estas unuflanke aludo al la verko Lasu min paroli plu kaj aliflanke omaĝo al ties aŭtoro, la karmemora esperantisto Claude Piron, forpasinta en la jaro 2008.

En la kvara ĉapitro de la libro legeblas la jena frazo: Se ideo venas al vi, eble vi deziras ĝin komuniki.

Kiu deziras komuniki ideon, paroli plu, aŭ prezenti plu, tiu havas ion por diri, ion, kio valoras pli ol silento. Ĉi tie kuŝas la tuta demando pri la timo paroli publike.

Via mesaĝo estu kiel SOS. Se la vivo de via najbaro dependus de vi, certe vi tuj alkurus por helpi, eĉ en profunda nokto, eble por voki aliulojn, sciigi policiston, fajrobrigadon, aŭ eble por deadmoni lin de malsaĝa ago. Nur poste vi konstatus, ke vi eliris kun flikinda piĵamo kaj taŭzegita hararo.

Jen kion diras Chris Anderson, prezidanto de TED TALKS: Mi estas konvinkita pri tio, ke la semado de valora ideo estas la plej impresa ago fare de persono. Tio estas, ĉar en konektita mondo tiu ideo, se bone semita, povas disvastiĝi. La nombro de la personoj, kiujn ĝi povas influi estas senfina, hodiaŭ kaj estontece.

Ĉu ne "pro la nomo de granda ideo", laŭ la vortoj de Zamenhof, homoj "kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn" okaze de la unua UK en 1905?

Partoprenu la grupon!

leandro_abrahao
afiŝita je 2020-10-20 22:35:49

Nu, mi povas nur ĝoji!
Estas lanĉita finfine la retkurso "#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj" :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.