Forumo

TemojPri ĉio ceteraEn kiu aĝo infanoj en publikaj lernejoj lernas ABC

Mondvasta enketo Konstato : En Bjalistoko, kie Zamenhof naskiĝis kaj kreskis, estis ortodoksaj rusoj, kiuj uzis la kirilan alfabeton ; estis protestantaj germanoj, kiuj uzis la gotikan alfabeton ; estis judoj, kiuj uzis la hebrean alfabeton ; estis k

Mireille
afiŝita je 2020-06-20 10:01:37

Mondvasta enketo
Konstato :
En Bjalistoko, kie Zamenhof naskiĝis kaj kreskis, estis ortodoksaj rusoj, kiuj uzis la kirilan alfabeton ; estis protestantaj germanoj, kiuj uzis la gotikan alfabeton ; estis judoj, kiuj uzis la hebrean alfabeton ; estis katolikaj poloj, kiuj uzis la latinan alfabeton. Zamenhof decidis uzi la latinan alfabeton por sia nova lingvo, nia lingvo Esperanto.
La demando :
ĉu povas okazi ie en la mondo, ke iu persono aŭdas pri Esperanto kaj, pro la fakto, ke tiu persono uzas en sia denaska lingvo alian alfabeton aŭ skribmanieron, tiu persono devas unue komenci la studadon de Esperanto per la lernado de la latina alfabeto Aa Bb Cc,… kiun Zamenhof elektis por krei Esperanton.
Laŭ mia supozo en multe da landoj la infanoj lernas la latinan alfabeton A B C por lerni algebron : (a+b)(a-b) = ….. kaj/aŭ por lerni iun fremdan lingvon skribitan per la latina alfabeto, la anglan ekzemple.
Por scii tion precize, mi lanĉas enketon.
En kiu aĝo infanoj lernas la latinan alfabeton en la publikaj lernejoj en via lando ?
Bonvolu respondi al Gobi Parfait Abyssinie Ahonon abyssiniea@gmail.com en Benino. Li helpos al mi starigante la kompletan liston de landoj kaj de informoj.
Se ni sukcesas kolekti la informojn ĉe multaj ŝtatoj aŭ eĉ en ĉiuj membro-ŝtatoj de UNESKO (194), ni povos transdoni la kolekton al UNESKO.
Elkore dankas
Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1592647297.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.