Forumo

TemojPri ĉio ceteraNi konu la Deklaracion pri Homaj Rajtoj

Mireille
afiŝita je 2020-06-20 14:58:13

Instruisto donas taskon…
Ni ĉiuj bone konu la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj.
Mi restas fidela je mia profesio kaj proponas al vi ĉiuj taskon. Tiu aktivaĵo devis esti parto de la Tago de la Lernado kadre de UK, sed tempo mankas, ILEI ricevis nur du horojn. Do tiu aktivaĵo povas tute bone okazi ekster tiu Tago.
Jen ĝi.
Bv iri al www.ilei.info kaj sur la ĉefpaĝo dekstre
vi trovos la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj. Bv elŝuti ĝin kaj atente legi ĝin. Ĝi entenas 30 artikolojn.
Poste mi petas vin starigi liston, kie aperos la tri plej gravaj artikoloj, kaj la tri malplej gravaj artikoloj.

La plej grava artikolo de la tuta dokumento estas : Numero x
La preskaŭ plej grava artikolo estas : Numero y
La tria plej grava artikolo estas : Numero z



La tria malplej grava artikolo de la Deklaro : Numero a
La preskaŭ plej malgrava artikolo de la Deklaro : Numero b
La plej malgrava artikolo de la Deklaro : Numero c

Do vi devas noti la numeron de ses artikoloj entute.
Via respondo iru al la rilata paĝo de www.edukado.net , bv tien meti vian decidon.
En atendo de via laboro
Elkore salutas
Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI

La kompleta dokumento kun tabelo aperas en la ĉi-kuna pdf-dokumento.

 PDF Alkroĉita dosiero: 11389_1592665093.pdf

Renatocorsetti
afiŝita je 2020-06-20 19:41:10

la plej gravaj tri artikoloj 23 -25 -27, la malplej gravaj 6, 2, 1 [ĉar temas pri ĝeneralaj principoj]

amike

renato

Enriko51
afiŝita je 2020-06-22 18:09:49

Dankon por la propono relegi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj!

Laŭ mia sento, la unuaj artikoloj estas: 1 - 2 - 30; la 1a kaj la 2a estas tre gravaj kaj ĝeneralaj, pro tio oni metis kompreneble en la komenco; por mi estas tre grava ankaŭ la 30a, ĉar rilatas al la defenso de ĉiuj rajtoj kontraŭ malbonaj interpretoj.
Tre malfacile estas taksi kiujn rajtojn estas malplej gravaj, ĉar tio dependas de la propra situacio de endanĝero; laŭ mi, povus esti la 16, la 17 kaj la 18.
Saluton,
Enrico G. Borrello - Massa - Italio

rubensanchez
afiŝita je 2020-06-23 22:10:41

Neŭken-urbo, Argentino
(Patagonia regiono)

La plej grava artikolo de la tuta dokumento estas : Numero 5
La preskaŭ plej grava artikolo estas : Numero 4
La tria plej grava artikolo estas : Numero 9

La tria malplej grava artikolo de la Deklaro : Numero 15
La preskaŭ plej malgrava artikolo de la Deklaro : Numero 28
La plej malgrava artikolo de la Deklaro : Numero 30

Prof. Ruben Sanchez

hasha
afiŝita je 2020-06-26 18:43:56

Saluton!
Certe ĉiuj artikoloj estas gravaj, sed laŭ mi la tri plej gravah laŭorde estas: 2, 23, 19
Kaj la malpligravaj: 30, 24, 28

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.