Forumo

TemojVendas - aĉetas - donacas - serĉasSerĉas esplor-helpulojn

leandro_abrahao
afiŝita je 2021-06-03 01:14:30

Saluton, karaj grupanoj!

Pasintjare ni en Brazilo teame redaktis la 7an eldonon de la Ŝlosilo de Esperanto (aŭ Ĉefeĉa Ŝlosilo). Ĝin ni uzos kiel helpilon kadre de ellaborata lernoprogramo (kursaro) de Esperanto.

Komenciĝos alia etapo. Kaj... jen mi por varbi esplor-helpulon.

Kondiĉo: posedi la verkon "Nia Diligenta Kolegaro".

Temas pri simpla tasko, sed kiu postulas atenton kaj diligentecon. Se la afero interesas vin, bonvolu kontakti min.

Retletere per leandro.brazilo(che)gmail.com aŭ Telegrame

Donacokompenso (nemona, sed valora) estas antaŭvidita).

Antaŭdankon ☺️

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2021 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.