Forumo

TemojPri ĉio ceteraNi ĉiuj estu Claude Piron - pri papero por poluri

Leon
afiŝita je 2021-08-19 16:13:33

Ĉar li renovigas ĉambron en nia domo, hodiaŭ mia edzo, freŝbakita e-isto, volis scii la vorton por la aĵo, kiun oni uzas por glatigi lignon, murojn, ktp...
Mi rigardis en mia malnova sed bona nederlanda vortaro kaj mi trovis "smirgopapero". Kaj ankaŭ PIV mencias "smirga papero":

papero, sur kiu estas algluita tavolo da smirgopulvoro, k uzata por glatigi aŭ poluri

smirgo: Nigregriza, nepura korundo (kun i.a. magnetito, hematito, kvarco k.a.), kies pulvoro estas uzata por glatigi aŭ poluri metalojn aŭ malpoluri vitron

Tre interese kompreneble, sed estas du malavantaĝoj pri tiu vorto: 1)Tia papero povas esti farita ankaŭ per aliaj aferoj ol smirgo (sablo, virto, aliaj mineralij), kaj 2) Ĝi estas plia lernenda vorto.

Mi ankaŭ trovis la vorton "sablopapero", sed kiel jam dirite, la papero povas esti farita el aliaj aĵoj kaj ankaŭ, ne en ĉiuj lingvoj oni diras "sablopapero".

Kaj subite mi ekpensis: Ĝenerale, oni uzas tian paperon por glatigi surfacojn, do glatiga papero !

Ofte ni emas konsulti niajn vortarojn kaj uzi la unue trovitan vorton, dum ofte ni povas elpensi multe pli bonan, facilan, vere esperantan vorton.

Claude Piron, fama E-isto, instigis nin al la supra pensmaniero.
La plimulto inter vi verŝajne jam aŭdis pri la libro "La bona lingvo" de Claude Piron, sed kiu ankoraŭ ne legis la libron, povas trovi ĝin ĉi tie: http://claudepiron.free.fr/livres/bonalingvo.htm

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.