Forumo

TemojNi gratulas al ….Aperis bonega, leginda traduko de "Solaris"

Leon
afiŝita je 2021-09-28 15:45:07

...fare de Przemysław Wierzbowski, pro kio miajn gratulojn en tiu ĉi subforumo.

La libro estas bindita, havas malmolan kovrilon kaj bonan paperon – kaj tio kontraŭ nur 8,75 eŭroj.
Mi ankoraŭ ne havis la tempon legi ĝin, sed trafoliumante la libron, rapide montriĝis, ke estas traduko en tre glata Esperanto.
Tiel ekzemplan eldonon de libro (kaj enhave kaj materiale) oni ne ofte trovas en Esperanto. Mi povas varme rekomendi la libron!

Pli pri la libro en Libera Folio: Klasikaĵo de Stanisław Lem aperis en Esperanto

Eblas aĉeti la libron ĉe Bjalistoka Esperanto-Societo: Solaris

https://i.postimg.cc/7PNzzhNw/20210927-192138.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.