Forumo

TemojILEI-temojKion faru ILEI por denove esti alloga al novuloj?

DidierJanot
afiŝita je 2022-01-15 12:44:48

Saluton karaj komitatoj de ILEI kaj aliaj interesiĝantoj,

Duonjaro pasis post nia lasta komitat-kunveno.
Kion ni faris dum tiu tempo?

Post duonjaro okazos nova komitat-kunveno.
Kion ni faros por prepari ĝin?
Kiuj konkretaj proponoj estos tiam pri kiuj ni povos voĉdoni?

En aŭtuno ni komencis diskuton pri evoluo de membreco kaj de IPR.
Venis reagoj dirante ke necesas taŭga diskutejo;
venis ideo uzi la forumon de EdukadoNet;
kreiĝis ILEI angulo https://edukado.net/komunumo/forumo?k=77
sed nur kelkaj komitatoj partoprenis la diskutojn.

Kiel vi scias ekde multaj jaroj,
la nunaj membroj maljuniĝas.
kaj ILEI ne plu allogas novulojn.

ILEI
– plu funkciigas tradiciajn servojn ĉefe du revuojn
⋅ kiuj ne plu kapablas allogi novulojn,
⋅ kies papera eldono kaŭzas deficiton,
– ne produktas servojn por nunaj instruistoj.

Ekde pluraj jaroj ni pridiskutis ŝanĝojn
sed nenio okazis.

Kiel allogi novajn instruistojn kaj produkti servojn utilajn por ili?
Kiel solvi la problemon de la deficito kaŭzita de la papera versio de niaj revuoj?

Ĝis,
DJ

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.