Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojVjetnama lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 07:48:39

Thu Xuan Nguyen skribis:
Cirkuladaj aktivecoj de vjetnamaj agrikulturistoj enfermiĝis ĉefe interne de malproksima sfero, de la domo al la kampo, kie oni kultivas akvan rizon. Por gardi la akvon, oni devas dividi la kampon en etaj rizejoj separataj unuj de la aliaj per randoj kies larĝeco sufiĉas por nur unupersona irado. En tiaj kondiĉoj, oni povas nur uzi homan forton por transporti ajnan varon, ĉu por produktado, ĉu por la ĉiutaga vivo.
Pro tio, ŝajnas ke neniu lingvo en la mondo posedas tiom da diversa kaj riĉa vortprovizo por indiki transportadon en malproksima distanco.
Dum la franca havas nur porter, la rusan нести, la angla to carry kaj iagrade to take, la vjetnama, krom la vorto mang (porti) kun ĝenerala senco, ekzistas vico da vortoj indikantaj tre fakecajn transportmanierojn. En Esperanto, oni ne trovas tiom da korespondaj vortoj kaj en preskaŭ ĉiuj kazoj, oni povas nur traduki per perifrazoj.
En la sube elŝutebla ilustrita dokumento vi povas legi la (malferman) liston de tiuj vortoj. Bonan studadon.

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1287917561.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.