Forumo

TemojPanteonopropono por la Panteono: Flory Witdoeckt

valer
afiŝita je 2022-12-15 11:17:54

Jen mia propono por la panteono 2023: Flory Witdoeckt (naskiĝis 1932) estas flandra esperantistino. Ekde la jaro 1995 ŝi kun nur trijara interrompo estas membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio, nome en la oficperiodoj 1995-1998, 1998-2001, 2004-2007, 2007-2010 kaj ankaŭ en 2010-2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko. Krome laŭ elektoj dum la Universalaj Kongresoj 2005 en Vilno kaj 2011 en Kopenhago ŝi funkcias kiel vicprezidanto kaj kasisto de Eŭropa Esperanto-Unio. Ŝi vivas en Ostendo kaj estas aktiva membro de la loka Esperanto-grupo, inter alie ankaŭ motora kunlaborinto de la 4-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu en printempo 2000 okazis en la urbo. Aldone aktiva gvidantino de lingvokursoj pri Esperanto kaj membro de ILEI, ŝi estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.
Ŝi ankaŭ estis prezidanto de Belga Esperanto Federacio dum multaj jaroj. Kaj ege subtenis la kreadon de la Verdaj Skoltoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.