Forumo

TemojILEI-temojKiel ILEI povas helpi al lerneja agado?

DidierJanot
afiŝita je 2023-02-09 13:51:28

Kion bezonas lernejaj instruistoj (jam ILEI-membroj, ne ankoraŭ ILEI-membroj, eĉ ne ankoraŭ Esperantistoj) por enkonduki, instrui, utiligi Esperanton en lernejoj interalie kiel nedevigan fakon ekster la oficialaj lernhoroj?

Kiel Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) povas helpi al lernejaj instruistoj?

Rimarkoj, ideoj, proponoj… bonvenas! Ankaŭ sendu la alvokon al instruistoj, kiujn vi konas eĉ se ili ne ankoraŭ estas esperantistoj!

Povas temi pri materialo por prezenti, instrui, utiligi Esperanton, instigi lernejanojn lerni, uzi Esperanton… aŭ pri helpiloj al instruistoj, sistemo por dividi spertojn… pri ĉio ajn kiu povas helpi al Esperanto-agado en lernejoj. Ni pensu ankaŭ pri la bezonoj de instruistoj kiuj ĵus komencis lerni la lingvon eĉ ne ankoraŭ ne komencis lerni ĝin.

Eblas ankaŭ komenti la utilecon de la nunaj servoj de ILEI (retpaĝaro, revuoj, interna kaj ekstera komunikado, kunvenoj, kongresoj… ĉu retaj, paperaj, fizikaj) kaj proponi evoluon por ke ili pli bone utilu, kaj ankaŭ proponi novajn servojn.

Respondoj venu!



Dum sia komitat-kunsido okazinta en decembro 2022, ILEI aprobis labor-planon (januaro 2023 – somero 2024) kiu konsistas el 38 punktoj. Unu el tiuj punktoj rilatas al bezonoj de lernejaj instruistoj (jam ILEI-membroj, ne ankoraŭ ILEI-membroj, eĉ ne ankoraŭ Esperantistoj) por Esperanto-agado en lernejoj interalie kiel nedevigan fakon ekster la oficialaj lernhoroj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.