Forumo

TemojPanteonoMi proponas Otto Prytz

chlavarenne
afiŝita je 2023-12-02 10:45:09

Mi ne vidis enketon, do ne povas respondi la demandojn, sed jen jam la vikiaĵo pri li :
Otto PRYTZ (1943) estas norvega esperantisto. Li instruis la hispanan en la Universitato de Oslo de 1978 ĝis 2005 kiam li emeritiĝis. Li estis dum jaroj estrarano de Norvega Esperantista Ligo kaj membro de la Akademio de Esperanto 2004-2022[1].[2]

Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto.[3]

Li estas brajlo-specialisto, kiu okupiĝas ankaŭ pri esperanta blindulskribo, kaj pri tio skribis: "La sistemo necesigas ankaŭ modifon de alia litero: La konvencia reprezento de "w" en brajlo estas punktoj 2-4-5-6, simbolo egala al tiu de la Esperanta "ĵ". Se en Esperanta teksto aperas "w" (ekzemple en propra nomo), oni transskribas ĝin per punktoj 23456, do aldonante punkton 3 al la konvencia signo." [1] Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine

kaj jen aldonaĵeto (ricevita de Risko hodiaŭ) :
- En decembro 2012 Juan Carlos I, Reĝo de Hispanio, honoris per la Komandoreco de la Ordeno pri Civila Merito norvegan esperantiston ___________ pro ties multjara instruado de la hispana en Norvegio . (por la demando ekzistis aldona materialo)
La ĝusta respondo: Otto Prytz

Li, ekzemple, plej verŝajne partoprenis en la "Kolokvo en Lahti -- Esperantologio kaj Interlingvistiko (...) [kiun] CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, decidis kunvoki (...) sabaton la 27-an de julio 2019." (IPI n-ro 108)

"NEL (Norvega Esperantista Ligo) raportis ke ĝi donis diplomon al du siaj elstaraj membroj: Otto Prytz kaj Douglas Draper." (Eko n-ro 32)

Li partoprenis en multaj UK, foje (ofte ?) preleghante, ekzemple :
"Lingva komunikado kaj problemsolvo : Prelego. 43a Internacia Kongresa Universitato 1990 Habana.

Mi ne kontrolis ĉu li estas.estis membro de la Akademio de Esperanto, sed mi supozas pro la mencio "Otto Prytz, norvega akademiano, per mallonga saluto registrita," (1321(2) Februaro 2018, p. 46)

Mi ne scias ĉu li multe instruis E-on, sed li prelegis pri teknikaj aspektoj de la lingvo :
Otto Prytz: Gramatika aliro. Lingvaj opozicioj (ESPERANTOLOGIO, 8, 2016)

Do, mi lasas vin esplori plu, sed mi supoeas ke li estas inda kandidato.

Amike

Christian

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.