Forumo

TemojListo de E-lernejoj kaj kursoj«Retejo al la kurso / organizo» ne permesas HTTPS

das_g
afiŝita je 2024-02-17 12:22:42

Se mi provas aldoni novan kurs-enigon pro lerneja kurso al la Kursejo (aŭ redakti jam-ekzistan mian) kaj en la tekst-kampo «Retejo al la kurso / organizo» skribas «https://bwz-rappi.ch», «https://bwz-rappi.ch», «https://www.bwz-rappi.ch» aŭ «https://www.bwz-rappi.ch/» la formularo ne permesas konservi tion kaj indikas la eraron
Citaĵo:
Malbone skribita retejo.
Nur se mi aŭ indikas URL-on kun http anstataŭ https aŭ tute forlasas la protokolon, ĝi estas akceptita. Se mi tute forlasas la protokolon, la URL-o estas konservota kun «http://».

Bonvolu ŝanĝi tion. Laŭ mi gravas, ke URL-oj kun sekura protokolo HTTPS estu permesataj. :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.