Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojSveda lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 07:54:19

Karl-Gustaf Gustafsson skribis:
La sveda vorto GIFT [jift] estas ege stranga.
Ekz. "Han är GIFT" ne signifas "Li estas VENENO" (GIFT = veneno) sed "Li estas EDZIĜINTA".
Krom tio okazas, ke oni en svedaj tekstoj enmetas anglajn vortojn. Mi ankoraŭ ne vidis la frazon "Ge din vän en GIFT" anstataŭ "Ge din vän en GÅVA" (GÅVA [gova] = donaco) skribe, sed mi certas, ke multaj junaj homoj inter si esprimas sin simile. :-)

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 07:55:38

Carola ANTSKOG skribis:
La eta vorto "det" La eta vorto "det" en la sveda povas esti pronomo "ĝi" sed ankaŭ difina artikolo "la" kaj speciale "formala subjekto" ekzemple "Det regnar" = "Pluvas"

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.