Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojSerba lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:17:02

Sonja Petrovic Lundberg skribis:
Unuaj demandoj
Здраво! - estas uzata kiel ”Saluton!” kaj kiel ”Ĝis!”, devenas verŝajne de esprimo ”Здраво да си!" kiu signifas proksimume ”Sana vi estu!”
Где си? - signifas ”Kie vi estas?” kaj, iom nekutime, estas ofte postsaluta demando sen ke oni atendas ricevi respondon al ĝi; plej ofte tiu ”Kie vi estas?” indikas ke oni delonge ne renkontiĝis kaj ke la demandanto miras kiel tio povis okazi
Како си? - signifas ”Kiel vi?” kaj kutime sekvas la salutvortojn, kiam oni renkontas iun konaton.
Шта радиш? - signifas ”Kion vi faras?” kaj povas esti komprenata kiel ”Kio nova?”, plia demando en serio de oftaj postsalutaj demandoj.

helpo por elparoli ilin:
Здраво (да си)! - Zdravo (da si)!
Где си? - Gde si?
Како си? - Kako si?
Шта радиш? - Šta radiš?
La serba, same kiel Esperanto, estas fonetika lingvo, kaj ĝia alfabeto enhavas 30 literojn. Oni uzas kaj la cirilan kaj la latinan skribon, pli-malpli laŭ propra plaĉo, kaj la latina skribo de la serba tre similas al la esperanta, kiel vi povas vidi supre.

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2011-09-13 14:12:49

Je la serban - Kako si? - signifas - Kiel vi fartas?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.