Forumo
Temoj / Pri ĉio cetera / VortKom, lerni Esperanton per vortkomponantoj
![]() |
helloyanis
Saluton! Mi estas komencanto en Esperanto, kaj dum mia lernado mi pensis, ke la vortoj estas konstruitaj iom kiel puzloj, kun partoj kiuj signifas ion kaj estas kunmetitaj por formi vorton. Do, mi kreis mian propran aplikaĵon kiu estas vortara konstruilo bazita sur tiu ĉi sistemo!
https://vortkom.🦊💻.ws/ Resume: - Vi aldonas "komponantojn" de vortoj, aŭ vi importas la enkonstruitan Esperanto-anglan vortaron, aŭ dosieron de iu alia kiu jam enhavas ilin, - Poste vi povas serĉi aŭ komponanton (radikoj, prefiksoj, ktp...) aŭ tutan vorton (la serĉilo estas inteligenta kaj aŭtomate rekonas), - Kiam vi serĉas komponanton, vi vidas ĝiajn informojn, - Kiam vi serĉas vorton, vi vidas ĝian dekomponadon en plurajn komponantojn, vi povas alklaki ilin por vidi iliajn difinojn. - Funkcias kiel Esperanta vortaro sed ĉi tio permesas al vi, male al tradicia vortaro, vidi la signifon de ĉiu parto de la vorto, kiun vi serĉas. Ekzemple, "malgranda" fariĝas "mal", signifanta "la malo de", "grand", radiko rilata al "granda", ktp..., kaj tiel vi povas dedukti la signifon de la tuta vorto el la signifoj de la komponantoj. - Tial, laŭ mia opinio, ĝi estas pli bona ol klasika vortaro kiel lernilo. Tiuj nur donas al vi "vorto = signifo", dum la mia donas "vorto = komponanto + komponanto + komponanto = signifo + signifo + signifo". - La serĉilo estas optimumigita por funkcii eĉ kun grandaj kvantoj da datumoj, - Ĝi estas tute senpaga, malfermfonteca, kaj vi eĉ povas instali la retejon kiel aplikaĵon por uzi ĝin senkonekte, kio estas neebla kun plej multaj aliaj vortaraj retejoj! - Ĝi estas tute freŝa, do ankoraŭ povas esti iuj cimoj Se vi volas, provu ĝin kaj diru al mi kion vi pensas! |