Forumo
Temoj / Panteono / Miroslav Malovec
![]() |
blahma
Mi proponas Miroslav Malovec por la Panteono. UEA ĵus omaĝis lin per honora membreco, kaj jam antaŭ du jaroj okaze de lia 70-jariĝo ĉeĥaj vikipediistoj organizis por li feston kun inaŭguro de libro, kiu rakontas la historion de tio kiel li fondis la ĉeĥan Vikipedion pere de Esperanto. Krom esti fruktodona tradukisto, li estas ankaŭ historiisto de la Esperanto-movado, instruisto kaj aŭtoro de vortaroj. Dum 12 jaroj li prezidis la klubon en Brno kaj estas la sola LKK-an de la ambaŭ UK-j okazintaj en Ĉeĥio (1996 en Prago kaj 2025 en Brno). Li ankaŭ sisteme zorgas pri ciferecigo de Esperanta literaturo eldonita en Ĉeĥio kaj dum tri jardekoj gastigis en sia loĝejo la kluban bibliotekon de 5000 volumoj, ĝis ĝin en 2024 transprenis kiel kolekton la Moravia Landa Biblioteko. Publike li famiĝis kiel kunverkinto de teksto por la opero Sternenhoch, prezentata en la Nacia Teatro en Prago plene en Esperanto (pro kio li ricevis de UEA diplomon).
|