Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojKroata lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:41:29

Pajo skribis:
kroata - kiel el unu lingvo fariĝis kvar
Post la disfalo de Jugoslavio la teritorio kie oni parolis unu lingvon kun du variaĵoj (la tiel-nomata serbokroata havis du variantojn: la kroatan kaj la serban kiuj diferenciĝis kiel la brita kaj usona angla pli-malpli) transformiĝis al 4 ŝtatoj: Kroatio, Serbio, Bosnio-Hercegovino kaj Montenegro. La gvidelitoj decidis ŝanghi la nomon de la lingvo kaj la du antaŭaj variantoj (kroata kaj serba) enkondukis pliajn diferencigojn (malnovajn vortojn, novajn kunmetaĵojn) kaj la bosnia kaj montenegra ŝtato faris la samon tiel ke nun ekzistas 4 variantoj. La popoloj (serboj, kroatoj, bosnoj kaj montenegranoj ankoraŭ mikse loĝantaj en ĉiu el la landoj) ankoraŭ normale interparolas sen havi lingvajn problemojn, kvankam estas distingiloj laŭ kiuj oni rapide rekonas al kiu varianto ili apartenas. Nun la tendenco estas ke la kvar variantoj de la sama lingvo ĉiam pli diferenciĝas. Se iu lernas la kroatan, tiu povos kompreni la serban, la bosnan kaj la montenegran kun ioma scio pri kelkaj diferencoj, sed nun ne plu eblas lerni la serbokroatan. Oni devas decidi kiun el la kvar lingvoj lerni.

Viki
afiŝita je 2011-05-21 17:02:30

Saluton! Mi loĝas en Kroatio kaj mi parolas kroatan lingvon kiel ĉefa lingvo-do mi ne devas elekti-estas normale lerni kroatan aŭ se vi estas de Serbio tiam vi normale aŭ kutime lernas serbian lingvon-nuntempe bedaŭrinde vi estas kiel dua lingvo devigita lerni la anglan-Viki

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.