Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojKazaĥa lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:44:14

ABChessel skribis
Malgraŭ tio, ke la paĝo de Edukado.Net dediĉita al festado de Eŭropa Tago de Lingvoj, kaj Kazaĥstano plejparte lokas en Azio, ol en Eŭropo, mi jen decidis partopreni la eventon. Kial? Afero en tio, ke praktike sur teritorio de ĉiuj Eŭropaj landoj loĝas prezentantoj de kazaĥa popolo, unuigitaj en diasporoj kaj savigemaj siajn tradiciojn, lingvon, vivmanieron kaj kulturon. Tial prezenti la lingvon kazaĥan en la projekto por mi persone estas "la honora afero".
Kiel oni scias, salutvortoj estas grava parto de ĉiuj lingvoj de diversaj popoloj kaj kulturoj tutmonde. Tiamaniere mi intencis komenci la konadon kun lingvo kazaĥa per la salutvortoj.
Do, kazaĥlingve frazon "Salutas Vin, miaj karaj amikoj" skribas kiel "Сəлеметсіз бе, достарым!" (cirile) aŭ "Sälemetsiz be, dostarım!" (latine), kaj prononcas kiel [Salemétsez bé, dostarím].
Kiel Vi vidas, unua vorto komencas same kiel esperante "Saluton!" kaj signifas preskaŭ samon. La vorto "сəлеметсіз" havas radikon "сəлемет", kio devenas el araba lingvo kaj tradukas kiel "paco". Ekzemple, komparu "As-salom-u alajkum" - ĝisvorte tradukatan kiel "Pacon al Vi" - salutado de ĉiuj tjurkaj kaj iranaj popoloj en Centra Azio. La salutfrazo venis ĉi tien kun islama religio, kaj oni ofte uzas nuntempe egale kun salutado per naciaj lingvoj. Ofte kaj praktike oni uzas mallongigitan formon del' frazo – Сəлем! [Salém] aŭ Салам! [Salám].
Dua vorto havas radikon "дос" [dos], kio signifas "amiko"n, multnombre "достар" [dostar] - "amikoj" kun finaĵo "достарым" [dostarim] - "miaj amikoj".

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-24 22:19:43

ŝajne fuŝiĝis la cirilalfabetaj tekstoj - se ne, ĝi estas efektive stranga lingvo ;-)

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 22:21:12

Ups...eraro.... kiun mi nun korektis.. dankon, Przemek.
Necesis ŝanĝi la kodigon de la retumiloo por bone vidi al teskton.

blazio
afiŝita je 2010-10-25 06:49:18

La segmento ups estas interalie pjaspa vorto. En Esperanto ĝi ne rolas kiel elemento de la aprobita normo, laŭ mia scio. Ĉiuokaze ĝi ne estas en Fundamento de Esperanto kaj en NPIV, verŝjne ankkaŭ ne en akadmeiaj aldonoj al Unioversala Vortaro de Esperanto, ankaŭ ne en vortaro de Kruuse 1999. Mi supozas tamen, ke ankaŭ Esperanto transprenos ĝin: ĝi ŝajnas jam konata kaj mi vidis ĝin plurfoje en tekstoj de esperantistoj - ĉu kiel porokazan pruntaĵon, kiu apenaŭ apartenas al la Esperanta teksto? Aŭ ĉu ĝi esatas spntanee eniranta la lingvon?

Katalin
afiŝita je 2010-10-25 06:57:50

Blazio, eble mi devus esti prerfekte modela, sed mi ne estas. Certe ne en emocie gravaj momentoj. kiam mi malkovras miajn erarojn..... Do, mi preferus forigi tiun vorton de tiu kazaĥa-forumparto kune kun via opinio, sed ni pvoas rekoemnci diskuti pri ĝi en alia parot de la forumo. Ĉu vi konsentas?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.