Reguloj

← Reveni al la superrigardo de la ludo

Reguloj pri la ludo

Ni bonvenigas vin en la RISKO-ludo de edukado.net.

Mallonga versio de la reguloj por tiuj, kiuj nur la plej gravajn aferojn volas scii

Por partopreni necesos ensaluti kaj aliĝi al la ludo. Eblas ludi nur unu fojon tage.
Ĉiutage estos starigitaj tri demandoj pri Esperanto: po unu pri lingvo, kulturo kaj movado. Nur tiuj, kiuj bone respondis al almenaŭ unu el la du unuaj demandoj, rajtos elekti halti aŭ pluludi kun la ŝanco duobligi la poentojn aŭ perdi ilin. 
ATENTU! Se vi respondos bone la trian demandon viaj poentoj duobliĝos, sed se vi respondos malĝuste vi perdos la poentojn gajnitajn en tiu tago!
ATENTU! Necesas respondi la demandojn ene de la indikita tempolimo.
Viaj poentoj sumiĝos ĉiumonate, kaj fine de la monato ni lotumas premion inter tiuj, kun la plej altaj poentoj. Estos plia premio por la absoluta gajninto de la tuta jaro. La gajninto rajtos elekti unu el la premioj el nia Premio-paĝo.

Jen ankaŭ FORUMO por viaj eventualaj komentoj. 

Detale pri la novaj ludreguloj, validaj ekde la 1a de aprilo, 2018. 

La ludo celas klerigi la ludantojn pri kulturo, lingvo kaj movado de Esperanto.
Krom la klerigado ni celas ankaŭ amuzi vin kaj per premio ĉiumonate kaj ankaŭ jare honori la plej bonajn ludintojn.
Por la ludo necesas ensaluti kaj aliĝi al la ludo. Ĉe la aliĝo eblas mendi avertmesaĝojn pri la rezultoj kaj nesciitaj demandoj. Tion bonvolu fari en la parto: AGORDOJ.
La reguloj
Ludi rajtas ĉiu membro de edukado.net. Ekde la 1a de aprilo 2018 la ludtagoj estos limigitaj. Vidu la kialojn en la novaĵo de la 28a de marto.

  • Baze ni disponigas 1000 ludtagojn por ĉiu membro de edukado.net.
  • Ĝis nun post 1000 ludtagoj oni havis devigan ripozjaron. Tion ni forigas.
  • La ludantojn, kiuj deziras ludi pliajn tagojn ol 1000 ni petas sendi jaran mondonacon por la retejo. Ni opinias, ke el la pli riĉaj landoj jara sumo de semajne unu eŭro, el mezriĉaj landoj la duono de tiu sumo kaj el nepagipovaj landoj jare 10 eŭroj estas akceptebla kontribuo. (La klasifiko de la landoj samas kiel por la KER-ekzamenoj.)

Ni aldonu, ke por la donacintoj ni ebligas ankaŭ aliron al la instrumaterialoj. Geonkloj de la programo Ekparolu!, se ili okazigis en la antaŭa jaro almenaŭ 12 parolsesiojn, en la sekva jaro ili povas ludi senlime ĝis 1400 tagoj.

  • La donacojn, kiujn oni sendis post la 1a de decembro 2017 ni kalkulas ankaŭ kiel ludkontribuojn por 2018. 
  • Post 1400 ludtagoj kiu ajn ludanto estos blokita kaj ne povos plu ludi.

Kromaj reguloj:

  • Ni volas limigi la jarajn gajnojn. Do, ene de unu ludjaro oni rajtas gajni nur en tri monatoj, eĉ se sinsekvaj.
  • Post tri gajnoj oni rajtas plu ludi, por kolekti poentojn por la jara gajno, sed oni atentu ne gajni la 4an fojon, ĉar en tiu momento la ludanto estos blokita ludi en la koncerna jaro.
  • Ni ne ebligas ludon por tiuj, kiuj atingis 12 monatajn gajnojn. Tiu regulo validos ankaŭ retro.
  • Ĉar pro la ŝanĝoj ni antaŭvidas, ke ne ĉiam la samaj personoj gajnos, ni denove oferos premiojn al la monataj gajnintoj, kiuj almenaŭ 50 %  atingis en siaj respondoj.  Ni sendos donacon por ĉiu nur unufoje en unu jaro.


Aldono:

Ni ne havas monon ŝanĝi la ludprogramon laŭ la novaj reguloj, do konsciu, ke preskaŭ ĉio devos esti administrata mane. Ni tamen esperas, ke ne okazos problemoj pro tio.
Vi povas vidi la nombron de viaj ludtagoj en la paĝo: MIA ANGULO, en la suba, dekstra kvarono kaj ni petas vin sekvi la regulojn laŭ la supre priskribitaj.

Detale pri la ludproceduro

  • Ĉiun tagon eblas ludi nur unu-foje. (En la ludo nova tago komenciĝos je horo 00:00 laŭ GMT-tempo, kiu en la somera horŝanĝo en kelkaj landoj estas +1:00 horo).
  • En la ludo estas starigitaj tri demandoj, po unu el la tri temgrupoj: lingvo, kulturo kaj movado.
  • La demandoj estas ligitaj al Esperanto.
  • Estas pluraj demandoj ankaŭ pri nia paĝaro, kaj tiujn demandojn - manke de pli bona eblo - ni lokis en la kategorion "kulturo".
  • La vicordon de la ricevotaj demandoj la ludanto mem povas elekti kaj per tio ellabori sian ludstrategion.
  • Je ensaluto kaj alveno al la ludspaco kaj komenco de la ludo la ludanto elektas per kiu kategorio li/ŝi volas komenci: Movado – Kulturo – Lingvo.
  • Laŭ la elektita kategorio li/ŝi ricevas unu demandon al kiu li/ŝi respondos aŭ bone aŭ malbone kaj gajnas 1 aŭ 0 poenton. Je JES-a respondo al la propono plu ludi la ludanto ricevas la duan demandon (el ajna kategorio). 
  • Eĉ kun malbona respondo eblos pluiri post la unua demando. Por rajti havi la trian demandon oni nepre devas havi minimume unu poenton. 
  • Antaŭ ol aperas la tria demando la ludanto devas decidi: ĉu ĉesi ludi aŭ riski?
  • Ĉe la risko: okaze de bona respondo al la tria demando la ĝistiamaj poentoj duobliĝos, okaze de malbona respondo la poentoj de la koncerna tago nuliĝos.
  • Atentu. Por ĉiu demando aparte estas indikita tempolimo, ene de kiu oni devas respondi. Se la tempo elĉerpiĝas antaŭ ol oni sukcesas respondi, la respondo kalkuliĝas nesukcesa.
     

Poentumado - premiado
En la ludo oni kolektas poentojn. Ĉiu povas vidi siajn poentojn de la koncerna monato kaj post la jarfino de la pasinta jaro. Same videblas ankaŭ la sumaj poentoj de la aliaj ludintoj kaj la laŭmonataj gajnintoj

Ni lotumas premiojn al ĉiu monata gajninto, sed ĉiu rajtas ricevi nur unu donacon en unu jaro. Tio ne koncernas al la absoluta gajninto de la jara ludo. 

Donacon pro tutjara plej sukcesa ludo la venkinto povas ricevi sendepende de tio ĉu li/ŝi jam ricevis donacon iam en la jaro pro monata gajno. 

La gajnintoj de la ludperiodoj (monato kaj jaro) post la oficiala informo de la ludgvidanto rajtos elekti unu el la koncernaj premioj en la Premio-paĝo.

Ni ne devigas, sed petas la premiitajn gajnintojn oferi propran donacon al la ludo, kaj tiun ili  sendu tiam kaj al tiu, kiu elektis la koncernan donacon, aperigitan en la donacopaĝo. 
Pri la sendado, enmanigo aŭ precizigo de la donaco okazos korespondado inter la redaktoro kaj la gajninto.

Malaliĝo el la ludo

Espereble neniu bezonos tiun paragrafon, sed ni menciu, ke eksiĝi el la ludo eblas per sendado de mesaĝo al la redaktoro, kiu forigos la ludanton el la listo. Sciu tamen, ke tiu eksiĝo nuligas ĉiujn viajn luddatumojn kaj eventualajn gajnojn kaj malfaciligos al vi reveni al la ludo, por kio vi bezonos alian proceduron. 

Do, prefere restu registrita ludanto, eĉ se en iu periodo vi ne povas partopreni aktive en la ludo. 

-----

Bonan ludadon deziras al vi: Katalin Kováts 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.