Novaĵoj
Esperanto-Katedro en Argentino
Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-15 23:29:47
Plezure ni anoncas ke oni sukcesis krei esperantan katedron en la Universitato de La Plata (Bonaero- Argentino)
La inaŭguro de la Katedro "Esperanto kaj ĝia kulturo" okazos vendrede la 18-an de marto en la salono de la Rektorejo,
Strato 7-a inter 47-48-aj, je 18,30 horo.
Ni invitas vin partopreni aŭ sendi salutmesaĝojn al adreso de la organizintoj:
Edgardo Chacon edgardomuseo@yahoo.com.ar kaj Javier Valli izatasun@gmail.com
Elkore salutas vin
Silvia Rottenberg
Prezid.de AEL Argentina E-Ligo
http://www.esperanto.org.ar
← Ŝtate agnoskita klerigkurso en Herzberg | Al la listo | Japanaj geamikoj, donu vivsignon! → |