Novaĵoj

ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-08 21:23:03

Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 eŭroj, por helpi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj mildigi la kurs- kaj vojaĝ-kostojn de la partoprenado. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis demonstri klaran intencon aktive instrui la lingvon poste aŭ eĉ dume. Spertoj el tiuj jaroj montriĝis pozitivaj – kelkaj subtenitoj nun aktive instruas; iuj ludas pliajn aktivajn rolojn, ĉu en junularaj, lokaj aŭ landaj asocioj. Tio inkluzivas freŝbakitajn esperantistojn, kiuj ene de tri-kvar jaroj levis sin al la universitata nivelo.

Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lanĉota tri-jara kursaro pri interlingvistiko, kiu kovras vastan gamon de temoj – lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj – nelaste – pedagogio. La kurs-komenco okazos en septembro 2011, kaj la stipendioj rilatos al la unuaj du semestroj de la ses-semestra tuto. Tiu kurso estas en la universitato plene oficiala, kursfinintoj ricevos ŝtate rekonatan diplomon. Vidu informojn en la aldonita informilo.

Kandidatiĝoj por la kursaro akcepteblasĝis la 15a de aŭgusto, 2011. Stipendipetojn bv. sendi al la sube indikitaj adresoj kiel eble plej frue. La komisiono faros sian decidon kaj diskomunikos ĝin meze de aŭgusto. Kandidatoj bonvolu liveri kutimajn biografiajn informojn, kun emfazo al instruado de lingvoj, ekzistanta aŭ estonta instruado de aŭ pri Esperanto. Preferon ricevos junaj kandidatoj kun limigita pagipovo, kiuj povas klare montri intencojn instrui Esperanton aŭ alimaniere aktivi movade dum kaj post la kurso. Ricevontoj de stipendioj devos subskribi kun la stipendiantoj kontrakton pri plenumo de la kursodevoj.

Sendu kandidatigajn petojn al: Koutny Ilona , Zsofia Korody , Claude Nourmont Moon kaj Katalin Kováts .

Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Bonvlu elŝuti kaj vidi la informfoliojn.

Ni estas 2000-ope! Al la listo Celtrafa prelegserio de Petra Smidéliusz en Braziljo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.