Novaĵoj

Liberaj postenoj ĉe Juna amiko

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-10 11:17:27

ILEI de multaj jaroj eldonas tiun revuon por junuloj kaj lernantoj; ĝi aperas trifoje jare sur 52 paĝoj. Per alia mesaĝo, ni komunikis vaste tra la movado pri la deziro de nia longtempa redaktoro Geza Kurucz retiriĝi fine de 2011. Pro tio, kaj pliaj evoluoj, ni serĉas novajn redakcianojn kaj rubrikestrojn. Proponojn kaj sinproponojn bonvolu direkti al stefan.macgill-che-gmail.com.
 

*Du redaktoroj: *
Ni serĉas du redaktorojn, kiuj dividos la respondecon inter si (plej verŝajne ĉiu redaktoro prizorgos 26 paĝojn ;ĉiunumere). Ni bezonas homojn kun firma rego de Esperanto, kapablaj uzi komputilojn por pretigi eldonaĵojn por presado, kun organizaj kapabloj por interagi kun
rubrikestroj kaj aliaj kontribuantoj, kun disciplino por respekti limdatojn, plus ankoraŭ tekst-redaktaj kapabloj kaj kono de la bezonoj kaj deziroj de la tipaj legantoj. Ekzistantaj redakcianoj kaj rubrikuloj evidente rajtas kandidatigi sin. Oficado okazos ekde la komenco de 2012, kun enkondukado en la taskaron.

*Rubrikestro por LUME*:
Tiu rubriko estas por la plej junaj legantoj, interalie denaskaj esperantistoj - tipe inter 5- kaj 8-jaraĝaj. Do, kelkaj el ili eĉ ne
kapablos legi, do la materialo devas esti taŭga por laŭtlegado kaj inviti al plenumo de simplaj konkretaj taskoj. La subskribinto prizorgis tiun rubrikon tra lastaj jaroj, sed ne plu havas infanon en tiu aĝo, kaj elĉerpis sian stokon de bonaj ideoj. Sekve la rubrikuloj por tiu tri rubrikoj estos:

LUME (5-8): Serĉata (tipe 2 au 3 paĝoj ĉiunumere)
LUDE (9-13) Monika Molnar (sama amplekso)
LASTE (14-...) Stefan MacGill (amplekso... ni vidu!)

*Novaj rubrikoj aŭ kontribuantoj:*
Ĉiam bonvenaj! Faru proponojn.

*Varba prizorganto:*
La administra flanko de la revuo estas nun en firmaj manoj, sed pli da varbado certe portus la revuon for el sia deficito. Ni bezonas homon kun merkatigaj talentoj, prefere kapabla uzi komputilon por pretigi varbilojn, kaj rete kontakti potencialajn legantojn preter la nuna abonantaro. Honorariado laŭ rezultoj!

La redaktado de la revuo estas esence libervola, sed ILEI disponigas modestajn honorariojn. Ni pagas ses eŭrojn por ĉiu pretigita paĝo,
dividata inter la homoj, kiuj pretigis ĝin. Nome, se rubrikestro aŭ kontribuanto liveras lingve senriproĉan bone enpaĝigitan paĝon, kiu
bezonas minimuman plian laboron, tiu ricevos la sumon. Se redaktoro devas plenumi la plimulton de la laboro, tiu ricevos la laŭpaĝan sumon. Ni kutime ne honorarias kontribuantojn de unuopaj artikoloj; ni tion farus nur se ili alvenus prespretaj. Ŝablonoj kaj gvidiloj helpas al rubrikestroj kaj aliaj sendi maturajn materialojn. Ekzistas ankaŭ gvidilo, kiuj difinas la redakciajn taskojn.

Se plaĉas al vi la ideo aliĝi al la redakta teamo de unu el la plej
renomaj movadaj revuoj, anoncu vin!

--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI kaj kunordiganto Juna amiko
 

KLERIGEJO - nova sekcio en la paĝaro Al la listo Ni estas 2000-ope!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.