Novaĵoj
RITE-hejmtaskoj kaj aliaj filmoj spekteblas
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-25 16:11:20
Ni informas vin ke aperis novaj eroj en pluraj sekcioj de la paĝaro.
Kiel vi scias jam kun pli ol deko da studantoj funkcias RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net). La partoprenantoj diligente laboras, studas la diversajn lecionojn, sukcese ekzameniĝas kaj sendas siajn unuajn hejmtaskojn. Kelkajn el tiuj ni publikigas en la dosierujo kaj filmejo por via komentado kaj riĉiĝo.
La unua studento, kiu prezentiĝas ties kun siaj laboraĵoj estas Thomas Larger el Francio.
- Liaj klerigfilmetoj troveblas en la Filmejo : http://edukado.net/klerigejo/filmejo
- Liaj PowerPoint prezentaĵoj en a Dosierujo: http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=136
En la filmejo spekteblas ankaŭ alia nova ero, donaco de Gian-Piero Savio : literatura promenado laŭ la spuroj de Julio Baghy en Budapeŝto.
Ĝin vi trovas ĉi tie: http://edukado.net/klerigejo/filmejo
Ni atendas viajn viziton kaj komentojn, salute, Katalin
← Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato | Al la listo | Raporto de la ILEI-estraro pri 2010 → |