Novaĵoj

Fine de la someraj KER-sesioj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-28 15:29:23

La 23an sesion de la KER-ekzamenoj, okazigita dum la Itala Kongreso en Torino fine de aŭgusto 2011, partoprenis 19 kandidatoj el 7 landoj.  La ekzamenojn je B2 (3) kaj C1 (16) niveloj trapasis 13 personoj el Italio, po unu el Barato, Francio, Israelo, Rumanio, Finnlando kaj Hungario. Per tiu ĉi sesio Italio transprenis la trian lokon de Germanio kaj postlasis ankaŭ Nederlandon en la monda statistiko de ekzamenoj, kiun vi povas elŝuti en la statistiko-paĝo.
Ĝis nun entute 520 personoj trapasis ekzamenojn ene de la nova KER-sistemo.


La italian ekzamensesion ankaŭ ĉi-jare vizitis la direktoro kaj la vicdirekto de la hungara partnera instituto, ITK, kiuj ĉeestis 4 ekzamenadon kaj poste kun kontento taksis la viditajn erojn. La ĉeestaj fakuloj flanke de UEA kaj la hungara ekzamencentro pritraktis kelkajn enhavajn demandojn pri la ekzamensesio kaj decidis pri tio ke por 2012 la du institucioj kune petos ĉe ALTE la aŭditigon, kio signifas, ke grandegan reviziadon kaj taksadon de la pasintaj 3 jaroj kaj okaze de pozitiva rezulto eblos atingi pli altan kvalitkontrolitan kategorion.

La ekzamenantoj estis Katalin Kováts kaj Márta Kovács.
La plej grandan parton de la kandidatoj konsistigis (same kiel en Lingnano en la pasinta jaro) la membroj de la Itala Instituto, inter ili ekzemple ankaŭ Renato Corsetti, eksperezidanto de UEA kaj sekretario de la Esperanto Akademio. Ekzameniĝis pliaj du akademianoj, Anna Lowenstein kaj eble vi jam divenis el la laŭlanda listo, Probal Dasgupta, UEA-prezidanto.

Dum la someraj ekzamensesioj en Madrido, Braziljo, São-Paulo, Kopenhago kaj Torino ekzameniĝis pli ol 150 kandidatoj.

Mi kore gratulas al ĉiuj sukcesintoj.

Civilsocia Platformo pri Multlingveco plurfoje pozitive referencas al Esperanto Al la listo Forigita membro - pro nedezirataj anglalingvaj mesaĝoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.