Novaĵoj
Eduko de plurlingva infano - nova filmprelego
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-09 17:39:24
...
Mi informas vin ke mi ĵus publikigis filmon pri mia prelego pri "Eduko de plurlingva infano - naĝado kontraŭ la fluo".
La prezento estas muntita el PowerPoint-materialo kun aldono de sonregistraĵo. Kvankam la temon mi jam plurfoje traktis, la lastfoja sukcesa prezento en Barcelono, dum la 35a Katakluna Kongreso (kaj ties organizantoj), igis min pretigi version, kiu estas alirebla por la interesiĝantoj.
La filmo ekde nun spekteblas en nia FILMEJO. Viaj komentoj kaj demandoj bonvenas sub la filmo.
Ps. Se vi interesiĝas pri la novaj eroj de la Filmejo aŭ alia sekcio, bv. aboni la koncernan servon sur via Profilpaĝo.
← LUIS JORGE SANTOS MORALES feste eniras la Panteonon | Al la listo | Jam 124 personoj el 26 landoj sur la Esperanto-Insulo → |